Tutjara Esperanto-Centro. Ripozo en urbo Gelenĝiko
Gastoĉambroj en privata domo estas je via dispono. Ni loĝas
sur Nigramara bordo en ripozurbo Gelenĝiko de Krasnodara teritorio en Ruslando. La urbo situas sur
bordo de Gelenĝika golfo. La domo troviĝas en la sud-okcidenta parto de la urbo. Tiu ĉi parto
nomiĝas Dika Kabo. Ĝis sabla plaĝo de Gelenĝika golfo kaj akvaparko estas nur 300 m.
Oni ankaŭ povas baniĝi en malferma maro (30 minutoj perpiede).
Tie estas ŝtonoza plaĝo. Por kompensi viajn penojn vi havos malpli da najbaraj ripozantoj kaj multe
da pitoreskaj ĉemaraj rokoj. En la urbo vin atendas multaj distriloj: 3 akvaparkoj, parko de
ekstremaj amuzoj "Admiralo Vrungelo", akvaj transportiloj, 2 ŝnurvojoj ĝis montopintoj, koncertoj de gast-artistoj, diversaj vingustumadoj, restoracioj ktp.
Produktovendejojn, kafejojn vi renkontos jam post 100 m de via loĝloko.
Loka bazaro troviĝas je 5 minutoj perpiede, centra bazaro je 20.
Ni havas ĉambrojn por 2-3 personoj. Multaj mebloj kaj aranĝado
de ĉambroj estas el lignaĵo. Varma kaj malvarma akvo funkcias konstante. Ni havas ankaŭ klimatigilon.
Vi povas elekti ĉambron kun necesejo interne aŭ en koridoro. Duŝejoj por 2-3 ĉambroj estas en la
koridoro. Je via dispono vi havos kuirejon kun gasforno, fridujo kaj manĝilaro. Ni provizos
al vi ankaŭ gladilon. Nia domo havas korton kun subtropika kaj suda plantaro. Nia strato estas nur kun unu
eliro, bruo de kajo ne tro ĝenos vin. Ĉe ni regas familia etoso.
Bansezono daŭras ĉe ni de mezo de majo ĝis mezo de oktobro. Tio ĉi estas
varma sezono. Ĝi karakteriziĝas per relative altaj temperaturoj de la aero (tage 25-35 gradoj de
Celsius, nokte 20-30 gradoj). Ni rekomendas dum tiu
ĉi tempo unutagajn aŭto- kaj piedekskursojn en montaro kaj sur marbordo. Tio pliriĉigos viajn sciojn
pri nia urbo, forprenos viajn streĉojn.
Ĉe ni regas Esperanto-etoso, ĉar ni paroladas esperante. Ni faras Esperanto-kurson por komencantoj kaj progresantoj. Ankau ni faras ekskursojn al dolmenoj, akvofaloj kaj aliaj vidindaĵoj, uzante Esperanton.
De mezo de la oktobro ĝis mezo de la majo ni havas varmetan
sezonon. Mezaj temperaturoj de la plej malvarmaj monatoj januaro kaj februaro estas + 5 gradoj de
Celsius. Konstanta neĝa tavolo kuŝas surtere nur je alteco 800 m super marnivelo. Ĝi komencas
degeli en marto kaj tiam eblas spekti multdekmetrajn akvofalojn! Dum varmeta periodo ankaŭ eblas
fari piediradojn al montaro kaj marbordo. En majo, septembro kaj oktobro estas la plej favora
tempo por multtagaj piediradoj - estas nek tro varme, nek malvarme. La itineron de via piedirado vi
povus elekti en nia retejo.
La plej alta akvofalo de
Gelenĝiko
Ni ne altrudas al vi piediradojn, se vi ekdeziros simple ripozi ĉe marbordo.
Prezojn kaj kondiĉojn de loĝado rigardu tie ĉi.
Mendi ĉambron, ekskurson aŭ piediradon vi povus laŭ hejma telefonnumero:
8-86141 5-35-02, mobila telefonnumero: 8-9283303822 aŭ
retadreso |
|